全体表示

[ リスト ]

hes218(1)

ひろしま
エスペラント会報218
La mondon ligas animoj de Hiroŝimo Informilo de
HES
広島エスペラント会報No.218 2010 年 3 月31 日発行
Hiroŝima Esperanto-Societo 広島エスペラント会
代表:忍岡 守隆Osioka Moritaka
E-mail:osioka@mail.goo.ne.jp
〒734-0041 広島市南区黄金山町7-15℡/fax082-286-2745
編集担当:後藤 正則Gotou Masanori:gotou_m@d1.dion.ne.jp
発送担当:忍岡 妙子Osioka Taeko:osioka@mail.goo.ne.jp
http://www.d1.dion.ne.jp/~gotou_m/esperanto/index.html
(入力ミス,誤訳,文法ミス等お気づきの点は編集部へ。
文中一部敬称略) 会費月額1 0 0 円( 切手可)
郵便振替: 0 1 3 5 0 - 4 - 3 0 3 7
口座名「ひろしまエスペラントセンター」
Dek tagoj de s-ro Kevin Shih el Tajvano
6a(ma) 8:25 ptm. al flughaveno de
Hirosima
La flughaveno Hirosima situas unu horon
for de mia loĝejo per aŭto en rapideo xxx
km/h. Ĉe la flughaveno ni geedzoj atendis
lin, kaj en plej lasta vico aperis Kevin,
finfine, ja enorde.
Mia aŭto fluge kuris, atingis la loĝejon
post la 9a ptm. kaj rapidis dormi por
sekvantaj tagoj.
7a(me) 9:00-12:30 atm. Paca parko,
lunĉo en Okonomimura, Onsen
Kaguramonzen. 19:00- ptm. kun najbaro
masaĝista.
Kiel kutime mi akompanis lin al la
muzeo, dume Taeko kiel unu el volontuloj
gvidis lernantojn en studvojaĝo el alia
provinco al la monumentoj en la Paca
parko. Kaj, post ŝia laboro ni triope vizitis
al la Okonomimura por lunĉo, poste per
ekspresa ŝoseo veturis al Onsen
Kaguramonzen en montaro.
Post vespermanĝo al ni venis invitita
najbarino, plandamasaĝisto, por interŝanĝo
de la tekniko, kaj mi konstatis profesian
nivelon de Kevin.
8a(ĵ) 9:00-11:00 atm. Kurasiki.
12:00-13:30 Himezi.
16:00 ptm. vizito al templo Touzi en
Kioto.
19:00-21:00 kunsido ĉe Esp-Domo.
Komenciĝis longa veturado per mia aŭto
al Japana Kongreso. Unue ni triopo
turismis en malnova urbo Kurasiki, kie
d-ro Harada Hideki kaj Arai Toshinobu
atendis nin, kaj 1 horon promenadis ĝis
disiĝo kun la du. Kaj ni rapidis al la kastelo
Himezi, vizitis ĝin 1 horon, tuj rapidis al
Kioto.
La templo Touzi estas la monda
heredaĵo de UNESKO, proksima de
ekspresa ŝoseo. Ni preferis ĝin, ka ne iris al
planita alia templo. Ĉe stacidomo s-inon
Tahira Masako renkontis, kaj post
vespermanĝo kune vizitis la Esp-Domon
de Kioto esti en babilkunsido kun
Yamamoto Nioe, Micukaŭa Sumiko kaj
kelkaj ĝis post 21:00 ptm. Hejme s-inon
Tahira masaĝis Kevin, kaj noktmeza salutis
s-ron Tahira Minoru dum Osioka-j
endormiĝis lacaj.
9a(ve) turismo al templo Kiyomizu-dera
en Kioto.
S-ino Tahira post mallonga dormo servis
manĝon el panoj, fruktoj, kafo, ktp. kaj la
triopo ekveturis, survoje turismis en templo
Kiyomizu-dera en mateno.
Al Esp-Domo en Yatugatake mia aŭto
fluge kuris, kaj vespere atingis la Domon
post la tajfuno. Ĉar mi sukcesis sola stiri al
celita loko por la gasto, tuj komencis trinki,
kaj ne plu laboris.
10a(sa)-12(lu) Japana Kongreso en
Koohu ptm. fakkunsido 90-minuta
"Tajvana plandmasaĝo"
En unua tago oni havis du ekskursojn, kaj
malmultaj venis al la kongresejo. Antaŭ la
fakkunsido de masaĝo venis ricevi
masaĝon de Kevin s-ino Ishikawa Fukiko
kaj alia, kaj la kunsidon ĉeestis ges. Kurita
Kimiaki,
Sano Youko, sume sep kongresanoj. Mia
interpretado bone iris komence, poste ne
glate pro terminoj. Post prelego per
povopukto Kevin rekte gvidis masaĝon.
Nur poste mi komprenis diferencon inter
vortoj de Kevin, Punkto kaj Meridiano. Kaj,
sur Esperanto-Japana vortaro ne troviĝis
ĝusta traduko de Meridiano kaj de
Sinuso.
Tamen, venis al angulo de Kevin en
studenta manĝejo ricevi masaĝon ges.
Murata Kazuyo, Tanaka Tetsuji, Makino
Mitsuo, Sanpei Keiko, Yazaki Yoko,
Ooguro Yukiko, Kurita Kimiaki, Suzuki
Keiichiro, k.a.
La 10an vespere ĉe kongresa hotelo
Kevin donis masaĝon al ges. Syozi
Nobuyuki kaj Keiko, la 11an s-ro Syozi
invitis Kevin kaj Osioka-m al lunĉo ĉe la
restracio "Vento" en vinaj kampoj de
najbara urbo.
12a(lu)-13a(ma) Postkongresa
kunloĝado
Post la fermo ni tri kun francaj geedzoj
veturis al la domo en Yatugatake Kevin
denove prelegis per povopunkto, kaj donis
masaĝon al ges. Yamada Tadasi kaj
Simako, Miyazaki Hideko, Yokoyama
Taeko, kaj al mia filino.
Mi sentis min plene feliĉa en sukceso de
laboro por la movado, perdis konscion en
drinkado, kaj stiris aŭton, kiu deflankiĝis
de vojeto antaŭ la Domo.
Ma amiko koleris, ke mi dronigxis en
alkoholismon.
(de tiam mi ne plu trinkas eĉ bieron jam 4
tagojn.)
14a(me) 9:00 atm. ekveturo. vespermanĝo
en Hirosima.
Mi stiris 750 km. dum 9 horoj, kaj revenis
hejmen.
15a(ĵ) 10:00 atm. turismo al Miyazima
18:00- ptm. kun Yamada Kanto k.a.
ĉe Esp-Centro
Ĉar Kevin volis ricevi japanan masagxo
cxe kliniko ni vizitis je 9:30 plej proksiman
klinikon, kaj poste iris al apotekon de ĉina
medicio, kaj li aĉetis ses saketojn de herboj,
sekigitan jujubon, ktp. por supo.
Kaj, ni turismis insulon Miyazima.
Vespere havis kun Kanto kaj nia membro
Sugawara Eizi vespermanĝon, kien denove
venis la najbarino, babilis ĝis la 21:00.
16a(ve) 6:15 atm. Kevin manĝis nur
kareon, kaj 6:30
atm. ekveturis 9:00 atm.
Ni ĝisrevidis Kevin ĉe la flughaveno ĉio
enorde. (osioka-m)

.
ひろしまエスペラント会
ひろしまエスペラント会
非公開 / 非公開
人気度
Yahoo!ブログヘルプ - ブログ人気度について
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31

標準グループ

登録されていません

検索 検索

過去の記事一覧

スマートフォンで見る

モバイル版Yahoo!ブログにアクセス!

スマートフォン版Yahoo!ブログにアクセス!

Yahoo!からのお知らせ

よしもとブログランキング

もっと見る

[PR]お得情報

数量限定!イオンおまとめ企画
「無料お試しクーポン」か
「値引きクーポン」が必ず当たる!

その他のキャンペーン


プライバシー -  利用規約 -  メディアステートメント -  ガイドライン -  順守事項 -  ご意見・ご要望 -  ヘルプ・お問い合わせ

Copyright (C) 2019 Yahoo Japan Corporation. All Rights Reserved.

みんなの更新記事