全体表示

[ リスト ]

hes218(2)

en Busano(1)
Matene, olda paro trovis sin jam en
busana haveno. Altaj apartamentoj, multaj
kun pli ol 20 etaĝoj staras simile al
arbaretoj, ĉar tie ne okazas tertremo, oni
diras.
Jen, svingas manon koreoj apud doganejo
al la paro el sur pramŝipo.
Ĉiuj konataj de la paro havas sian nomon
en Esp-o, pro ke multaj havas saman
familian nomon, kaj ke prononco de koreaj
nomoj iom malfacilas al alilandano. Kiel
ekz. Junko(juna amiko), Gracia(kvieta kiel
gracio), Sabela(sagxa kaj bela), Perlo,
Ombro, ktp.
Unue ili akompanis la paron al Haeundae
海雲台, marbordo, de kie oni povas rigardi
japanan insulon 対馬 en bona vetero.
La koreaj geamikoj portas posxtelefonon,
kaj fojfoje kontaktas kie kiam renkonti,
transdoni la gastojn. Ili akompanis la paron
al lernejo イザベル高校, duamezlernejo
fama en Busano.
En la katorika lernejo la paron atendis
Brua, instruisto de biologio, gvidanto de
Esp-klubo kun 70 membroj. Ĉar venis
tagmezo, li regalis la paron per lunĉo el
kareo, kimuĉio, ktp. saman kun la lernantoj
ĉe manĝejo, kie ili reciprokis saluton kun
la klubanoj.
La paro havis ripozon ĉe hotelo en
Dongnae 東莱(温泉街)rezervita pere de
tiea amiko por semajna restado, ĉambro
kun vasta banejo de varma fonto por 4000
enoj po unu tago. Gastejo Backpackers
kostas pli ol W(ウォン)15000=1100 enojn,
hoteloj pli ol W 27000=1890 enojn, 東横I
N 3500 enojn.(osioka-m)
en Busano(2)
La paro tranoktis ĉe hotelo en Dongnae 東
莱(温泉街). Matene al la hotelo venis unu
el la Esp-klubo akompani la duopon per sia
aŭto al folklora vilaĝo, kiun li ne konis, sed
japana turismalibro rekomendas.
Kun la koreo Etulo, male granda, la
duopo konatiĝis antaŭ 25 jaroj, kiam li
ankoraŭ estis studento komencanta lerni
Esp-on.
Sur ekspresa ŝoseo Etulo aĉetis benzinon,
kaj gaje babilante li plu stiris.
Fora vilaĝo restis en origina figuro antaŭ
centoj da jaroj, kie oni sentas la tempon.
La paro tiel plene ĝuis semajnan restadon
en Busano, ĉiutage Etulo kaj aliaj membroj
venis al la du, akompanis same kiel
gefratoj.
Kaj, Etulo nur ĉe adiaŭa kunsido
murmuris al la paro, ke li serĉas laboron
dum monatoj, kaj bedaŭris, ke ne povis
regali la gastojn per pli da pladoj. Nur
poste la paro kritikis sin ne zorgi familion
de la amiko sen salajro. (osioka-m)
en Busano(3)
Matene, amiko Etulo venis al la paro cxe
hotelo apud bazaroj de kimcxioj, ktp. kaj
stiris sian auxton al monto Kumjungsan, al
templo Beomeosa, norde de kvartalo
Dongnae.
Proksime de la templo trovigxas kompanio
金井山城土産酒, kiu produktas bonkvaritan,
krudan makolion センマッコリ.
Ĉe oportunaj vendejoj oni facile trovas
makolion en plasta botelo, 700 ml. 100
enoj.
La plej bonkvaritaj nun kostas eĉ dekoble.
Ankaŭ en Japanio oni vendas importitan,
sed ĝi mortas, ne havas gason el fermenta
rizaĵo. Foje edzo de la paro kuiris ĝin el
kruda sakeo kaj karbonatacida akvo duone
duone kun iomete da likva jahurto, falsan.
Survoje al la templo troviĝas tradiciaj
teejoj servantaj teojn el umeo, zingibro,
cinamo, jujubo, licio, vinagrocitrono, kaj
krizantemo, ktp. en kvieta ĉambro sen ia
ajn muziko. Kaj, de vi Esperanto parolata.
(osioka-m)
en Busano(4)
Post vizito al la templo Pomo, migrado al
monta fortikaĵo Kumĝon, ambaŭlandaj
esp-istoj eliris la orientan pordon, kaj piede
post 20 minutoj atingis manĝejon de korea
karbonado.
Unu porcio, sufiĉe kvanta eĉ por duopo,
karbonado de kapraĵo aŭ de anasaĵo tie
kostas W 30000, pli malpli 2000 enojn.
Rekomendinde, se vi emas, mendi krudan
makolion. Busano estas konata je makolio.
Se oni volas preni fiŝon, vizitu la busanan
havenon, fiŝbazarojn Ĉagalĉi, nova kaj
malnova. Tie ne malmulte kostas, sed same
kiel en Okinavo, oni aĉetas kaj aliloke
mendas kuiri ĉe unu el manĝejoj.
------------------------------------------
Jen, por Komuna Kongreso de Koreio kaj
Japanio en Busano, 2011.
チャガルチ市場bazaro Ja-gal-chi (Ĉagalĉi)
楽安邑城民俗村 folklora vilaĝo Nag-an
Yu-seong (Nagan Juson)
龍頭山monto Yong-du (Jondu)
李舜臣将軍 generalo I Sun-sin(I Sunsin)
復光節 sendependiĝa tago
垢すりマッサージhaŭta masaĝo (Temiri)
忠烈祠公園parko Chung-nyeol-sa
(Ĉunnyolsa)
金井山 monto Geum-jeong (Kumĝon)
梵魚寺templo Beo-meo (Pomo)
両班nobelulo en historia socio (osioka-m)
en Busano(5)
En Ĉagalĉi, ĉe unu el vendejoj en la
malnova bazaro la paro aĉetis fiŝon, kaj ĉe
manĝejo fiksita de la fiŝvendisto mendis
kuiri kruda entute por W 3500.
W 100 egalas malpli 7 enojn.
Dum la semajno al vesperaj kunsidoj
venis membroj de Busana Esp-Klubo
alterne laŭ sia vivkondiĉo esperantisti kun
la duopo.
Kutime ili prenas rosti porkaĵon 200 g.
por W 6000, 420 enoj, kaj ŝoĉuon.
En bonveniga kunsido la edzo de la paro
menciis kun pardonpeto pri la historio
kaj la japana agresado. Tuj, unu respondis,
"Tamen, dankinde ke japano konstruis la
fervojon, bazon de modernigo de
Koreio."
"Ne por koreoj, sed por japana profito" la
edzo ne diris, kaj supozis ke tiel la koreo
volis konsoli japanan samideanon.
Gvidlibro pri Busano "Kiel iri sur la tero"
jam ne plu skribas pri la
historio. (osioka-m)

.
ひろしまエスペラント会
ひろしまエスペラント会
非公開 / 非公開
人気度
Yahoo!ブログヘルプ - ブログ人気度について
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31

標準グループ

登録されていません

検索 検索

過去の記事一覧

スマートフォンで見る

モバイル版Yahoo!ブログにアクセス!

スマートフォン版Yahoo!ブログにアクセス!

Yahoo!からのお知らせ

よしもとブログランキング

もっと見る

[PR]お得情報

CMで話題のふるさと納税サイトさとふる
毎日お礼品ランキング更新中!
2019年のふるさと納税は≪12/31まで≫
数量限定!イオンおまとめ企画
「無料お試しクーポン」か
「値引きクーポン」が必ず当たる!

その他のキャンペーン


プライバシー -  利用規約 -  メディアステートメント -  ガイドライン -  順守事項 -  ご意見・ご要望 -  ヘルプ・お問い合わせ

Copyright (C) 2019 Yahoo Japan Corporation. All Rights Reserved.

みんなの更新記事