Pacdeklaro平和宣言

[ リスト | 詳細 ]

記事検索
検索

全3ページ

[1] [2] [3]

[ 次のページ ]

DEKLARO DE PACO DE HIROSIMA 2008  広島平和宣言2008
Revenis la 6a, aŭgusto, kiam reala memoro antaŭ 63 jaroj reviviĝas en cerbo de hibakŝoj (atombombitoj) kies averaĝo de jaraĝo estas pli ol 75. "Akvon, bonvole", "Helpu min", "Mia panjo!"---Ankaŭ ni gravurante en koro la voĉojn, la vizaĵojn, la figurojn kiuj malaperis en la Inferon, tiujn hibakŝoj ne povas forgesi poreterne, renovigu la decidon doni tian sperton al neniuj aliaj homoj.
Sed influo de atombombado kiu suferigas koron kaj korpon de hibakŝoj estas longtempe subtaksata, kaj la tuta aspekto de damaĝo ankoraŭ ne estas klara. Vundo en koro estas severa. Tial la municipo Hirosima faros sciencan esploradon pri mensa influo de la sperto de atombombado dum du jaroj.
La esplorado sciigos al ni gravecon de la pravo "Pri nukleaj armiloj nenio alia ol abolicio havas signifon", kio naskiĝis el la tragedio kaj suferego.
Ĉi tiu pravo estas pruvita per la esplorado de Supozata Domaĝo de Nuklea Atako kiun la municipo Hirosima resumis en novembro de la lasta jaro tra diskuto inter sciencistoj kaj specialistoj de nukleaj problemoj. La sola rimedo por gardi civitanojn for de nuklea atako estas abolicio de nukleaj armiloj. Tial do, la Pakto de Nuklea Ne-dismultigo kaj la rekomenda opinio de la Internacia Juĝejo de Justeco klare deklaris, ke ĉiuj ŝtatoj devas intertrakti sincere al redakto de nuklea armado. Plue, eĉ gvidantoj kiuj portas la centron de nuklea politiko de Usono komencis ripete postuli realigon de la mondo sen nukleaj armiloj.
Ni, kiuj postulas la abolicion de nukleaj armiloj, estas klare majoritataj. La "Unio de Urboj kaj Lokaj Registaroj", t.e. lokaj komunumoj enhavantaj pli multe ol duono da loĝantoj de la planedo subtenas la agadon de Kampanjo de Urbestroj por Paco. La Pakto de Nuklea Ne-dismultiĝo estas ratifita de 190 ŝtatoj. La Pakto de Ne-nuklea Zono estas subskribita de 113 ŝtatoj kaj regionoj. La rezolucio de abolicio de nukleaj armiloj kiun Japanio proponis en UN en la lasta jaro estis subtenata de 170 ŝtaoj, kaj estis opoziciata de nur 3 ŝtatoj inkluzive de Usono. Ni esperas, ke naskiĝos nova prezidento de Usono kiu aŭskultas la voĉon de majoritato kaj anticipas antaŭ ĉio la travivon de la homaro.
Por realigi la abolicion de nukleaj armiloj, kiu estas la volo de la majoritato, ĝis la jaro 2020, Kampanjo de Urbestroj por Paco al kiu apartenas 2368 urboj publikigis "Protokolon de Hirosima-Nagasaki" aldonan al la Pakto de Nuklea Ne-dismultigo en la lasta aprilo. Ĝi konkrete proponas la vojon al la abolicio de nuklaej armiloj, kiel tujan ĉesigon de akiro kaj dislokigo de nukleaj armiloj de ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn, aranĝon de pakto ĝis 2015 kiu malpermesas la agon ligitan al akiro kaj uzo de nukleaj armiloj, ktp. Nun la direkto kaj vojo estas jam klara, do tio kio estas necesa estas forta volo kaj agado por gardi la estontecon de la infanoj.
La paktoj kiuj malpermesas kontraŭpersonaj minoj kaj grapolaj municioj estas realigitaj dank' al klopodo de civitanoj de la Mondo kaj nacioj samideaj. Efikaj respondoj kontraŭ varmiĝo de la mondo troviĝas en multaj urboj. Tial civitanoj povas solvi problemojn de tutmonda skalo tra kunlaboro laŭ unitoj de urboj, ĉar la urboj okupas pli multe ol duono da loĝantoj de la mondo, kaj ne havas armeojn, kaj urboj de la mondo faris rilaton kiel "kunuloj" kiu baziĝas sur interkompreno kaj konfido.
La Japana Konstitucio estas ekirejo por pensi la mondon per modelo de tia rilato de urboj. Tio estas ŝanĝo de paradigmo. Ni postulas ke nia registaro respektas la Konstitucion, kaj ludos gvidan rolon al abolicio de nukleaj armiloj per allaboro al registaroj de ĉiuj ŝtatoj por adopti la "Protokolon de Hirosima-Nagasaki", ktp. Ni postulas plenigi varman helpan politikon por hibakŝoj maljunaj kaj eksterlandaj en la "zonoj de nigra pluvo", adekvatan al la aktuala situacio en konstato de atombombaj malsanoj.
La kunsido de parolantoj de G8 okazos unue en Japanio en la venonta monato. Ni esperas ka la "filozofio de hibakŝoj" disvastiĝos en la mondon de la mitingloko Hirosima.
Ĉe la ceremonio de paco de la 63a jaro de atombombado, ni kondolencas al animoj de viktimoj de atombombado, kaj ĵuras ke ni agados por abolicio de nukleaj armiloj kun forto tiom kiom ebla kun civitanoj de Nagasaki kaj de la tuta mondo.

la 6, aŭgusto, 2008     
Tadatoshi Akiba
Urbestro de Hirosima
(trad. Tetu Makino)

DEKLARO DE PACO DE HIROSIMA 2007
En la fatala somero, 8:15. Zumado de B-29 rompanta la matenan kalmon. Paraŝuto malfermata en
la blua ĉielo. Kaj ekbrilo, bruego ----kvieto----inferaj vekrioj.
Okuloj de knabinoj kiuj rigardis la paraŝuton estis brulitaj kaj la vizaĝoj ulcerigitaj.
Pendis de la ungoj haŭto de homoj petantaj helpon, haroj pike staris al la ĉielo, kaj la
vestaĵoj perdis sian formon. Homoj kiuj mortis subpremite de domoj rompitaj per la eksploda
ventego. Homoj kiuj faris la lastan spiron kun eligitaj okuloj kaj eĉ viscero. Homoj apenaŭ
eskapintaj morton, eĉ enviis mortintojn kiuj ne vidis la 'inferon'.
En la jaro 140 mil homoj mortis. Homoj kiuj eskapis morton ankoraŭ nun ege suferas pro
deversaj malsanoj kiel leŭkemio, kancero ĉe tiroido, ktp. Estas ne tuto. Ili estis fortenataj
pro keloido, kaj ricevis diskriminacion ĉe dungiĝo aŭ geedziĝo. Des pli ne komprenataj estis
iliaj profundajn vundojn en la koro.
Daŭris tagoj de suferego kaj demandado pri ilia vivado.
Sed la mesaĝo naskita el tiaj suferoj nun estas la lumo prilumanta la vojon de la Homaro.
Nome, oni devas neniel forgesi la kontribuon de 'hibakusya' (=atombombitoj) kiuj daŭre
rakontas sian sperton, dirante "Neniu alia spertu kiel la nian", kaj baris la triafojan uzon
de la nukleaj armiloj.
Spite de tiaj klopodoj de atombombitoj la tujpreta sistemo de la nukleaj arimiloj estas
senŝanga, nome giganta kvanto da nukleaj armiloj estas akumulitaj kaj ekipitaj kaj plie
akceliĝas novaj aliĝoj al la nuklea klubo. Ankoraŭ nun la Homaro estas en krizo de pereo.
Ĉar malmultaj retroiraj gvidantoj sinkroĉas al la mondokoncepto de la antaŭa duono de la 20-a
jarcento apoganta sin al la rego per potenco, neas demokration de la skalo de la terglobo,
kaj turnas la dorson al la reala afero kaj mesaĝoj de atombombitoj.
Sed la 21-a jarcento estas erao de solvo de problemoj per la forto de civitanoj. Estintaj
kolonioj sendependiĝis kaj demokratio firmiĝis en la mondo. Plue la Homaro,
lerninte el lecionoj de la historio, starigis internacian regulon kiu malpermesas atakon al
nebatalantoj kaj uzon de malhumanaj armiloj, kaj kreskigis UN-n kiel rimedon de solvo de
internaciaj konfliktoj. Nun urboj kiuj marŝis kaj kunhavis triston kaj suferon kun urbanaj
civitanoj ekstaris por movigi internacian politikon per voĉo de civitanoj sur la bazo de saĝo
de la Homaro.
Konferenco de urbestroj de 1689 pacurboj en la mondo movadas celante eliminacion de nukleaj
armiloj ĝis 2020, sur la bazo de la fakto, "Plej intensan damaĝon pro milito ricevus urboj."
Nia urbo Hirosima daŭre klopodas por posedi atombombitan sperton komune kun la mondo per
ekspozicioj de atombombo en 101 urboj en Usono, kaj per disvastigo de 'lekcio pri
Hirosima-Nagasaki' en universitatoj tra la mondo, ktp. Urbestroj de Usono staras ĉe la kapo
de la movado "Urboj ne estu atakitaj", urbestroj de Ĉeĥa Respubliko opzicias sistemon de
misiloj. La urbestro de Guernika alvokas reenkondukon de etiko al internacia politiko, kaj
la urbestro de Ieper provizas internacian oficejon por Urbestroj de Paco, dum urbestroj de
Belgio varbadas ofermonon. Tiel urbestroj tra la mondo evoluigas gvidan agadon kun civitanoj.
En oktobro de ĉi tiu jaro ni alvokos la eliminacion de nukleaj armiloj kiel volon de la
Homaro en la Monda Kongreso de Unuiĝitaj Urboj kaj Aŭtonomioj, kiu reprezentas la plimulton
de la loĝantoj de nia terglobo.
La registaro de Japanio, kiu estas la unusola atombombita lando, havas respondecon modeste
lerni la realan aferon kaj la filozofion de atombombitoj kaj disvastigi tion en la mondon.
Samtempe la registaro de Japanio, kiu havas devon de fidela klopodo por eliminacio de nukleaj
armiloj laŭ internacia leĝo, devas esti fidela al la Paca Konstitucio fierinda en la mondo,
kaj devas klare diri "NE" al la retroira kaj maljusta politiko de Usono. Ni postulas varman
helpan politikon por atombombitoj, jam pli ol 74 jaraĝaj, kaj eksterlandaj kaj de la
'regiono de nigra pluvo', laŭ ilia reala situacio.
Hodiaŭ post 62 jaroj de la atombombado, ni kondolencas atombombitojn kaj S-ron Itoo,
eksurbestro de Nagasaki, kiu estis mortigita de kugloj survoje al eliminacio de nukleaj
armiloj, kaj ĵuras ke ni agados por restigi la terglobon sen nukleaj armiloj por la estonta
genaracio.
La 6-a de aŭgusto, 2007
Urbestro de Hirosima Tadatosi Akiba
(trad. Tetu makino)

Paca Deklaro 2006

Paca Deklaro 2006
61 jarojn post kiam radioaktiveco, varmoradioj, eksploda blovo, kaj ties multobla efiko
realigis inferon sur la tero, allogite de diablo pli kaj pli multaj nacioj sklaviĝas al
nukleaj armiloj.
Tio nun igas la homaron stari ĉe vojkruco, ĉu ĉiuj nacioj sklaviĝas, aŭ liberiĝas, kaj ankaŭ
demandas lasi daŭre urbojn, aparte senkulpajn infanojn esti celo de nukleaj armiloj.
Respondo estas evidente klara. Ĝisnunaj 61 jaroj mantras vojon emancipi la mondon for de
nukleaj armiloj.
Hibakŝoj ekpaŝis al vivo kaj futuro el infero, kie eĉ se homo preferus morton, neniu rajtas
kritiki ĝin.
Hibakŝoj, trans sia sufero je koro kaj korpo pro malsano kaj vundo, persiste luktadas rakonti
sian sperton kontraŭ ĉiaj diskriminacio, kalumnio, apelas ke neniu alia homo havu saman
suferon. La voĉo de hibakŝoj disvastiĝas inter konsciaj homoj en la mondo, kaj leviĝas forta,
amasa koruso.
Baza tono de la koruso estas: Sola rolo de nukleaj armilo devas esti ĝia neniiĝo. Sed,
gvidantoj de monda politiko neglektadas la voĉojn.
Admona opinio de la Internacia Kortumo de Justico, rezulto de krea povo kaj aktivado de
tutmonda civitana socio antaŭ dek jaroj, povis esti aparte efike klerigi la gvidantojn, por
ke ili turnu rigardon al vero.
Ĉar la Kortumo juĝis, ke "minaco kaj uzo de nukleaj armiloj ĝenerale kontraŭas al reguloj de
la Internacia Juro", kaj deklaris, ke "ĉiu regno en ĉiu situacio devas sincere trakti, havi
konkludon en intertraktado cele al redukto de nukleaj armiloj."
Se ŝtato havanta nukleajn armilojn unue, kaj sincere plenumus tiun ĉi devon, jam nukleaj
armiloj neniiĝus.
Sed, dum lastaj dek jaroj, multaj regnoj kaj ankaŭ civitanoj ne akceptis serioze tiun ĉi
devon. Ni surbaze de retrorigardo, kune kun la Urboestroj por Paco, kies membraj urboj
multiĝas al 1403, disvolvas kampanjon plenumi "intertrakti serioze" al redukto de nukleaj
armiloj, kiel duan lanĉon de la kampanjo "2020-perspektivo.
Urĝa agado por neniigo de nukleaj armiloj". Plie, ni luktos projekton "Urboj Estu Ne Celoj"
postuli de ŝtatoj nuklearmitaj ne ataki urbojn per nukleaj armiloj.
Nukleaj armiloj celas detrui urbojn kontraŭ homaneco kaj juro. Ni celas malkovri falsajn
teoriojn "nuklea deteno" kaj "nuklea ombrelo", kaj protekti civitanan rajton de vivado laŭ
vidpunkto de homaneco kaj juro. Por la celo antaŭiras lukti Usona Konferenco de Urboestroj,
al kiu apartenas 1139 urboj. La Konferenco en sia plena kunveno en junio, 2006, adoptis
decidon postuli de ĉiuj ŝtatoj nuklearmitaj inkluzive de Usono ekskludi urbojn el celoj de
atako per nukleaj armiloj.
Urboj kaj civitanoj en la mondo nun havas respondecon emancipi ŝafojn vagantajn en malbeno de
nukleaj armiloj, kaj liberigi la mondon for de nukleaj armiloj. Tempo venis al ni vekiĝi kaj
ekstari kun fajra pasio kaj firma volo, kiu penetras eĉ rokon.
Reprezentante hibakŝojn kaj civitanojn mi postulas de la japana registaro disvolvi tutmondan
kampanjon, por ke ŝtatoj nuklearmitaj "plenumu sian devon sincere intertrakti al neniiĝo de
nukleaj armiloj."
Kaj, mi postulas ke la registaro respektu la Pacan Konstitucion, kiun ni povas fieri en la
mondo, kaj pli homanecan politikon de protekto laŭ aktuala situacio de hibakŝoj inkluzive de
loĝantoj eksterlande, kaj tiuj en "zono de nigra pluvo" post la eksplodo.
Por konsoli animon de multaj viktimoj ankoraŭ ne konataj, en ĉi tiu jaro por la unua fojo ni
dediĉis al la cenotafo matrikulon de viktimoj kun vortoj "Multaj Nekonataj".
Ni plej sincere dediĉas elkoran kondolencon al animo de ĉiuj viktimoj de atombombo, kaj
preĝas por paco de la homaro en futuro.
la 6an, aŭg. 2006
Tadatoshi Akiba
Urboestro de Hirosima
(trad. Osioka moritaka)

Paca Deklaro 2005

Paca Deklaro
La 6a de aŭgusto, la 60-a datreveno de la atombombiĝo, estas momento de lamentado, kiam pli
ol 300 mil animoj de Atombombaj viktimoj kaj ni postvivantaj trans la limo inter morto kaj
vivo rememori la tagon. Tio ankaŭ estas momento, kiam ni heredas volon de la hibakuŝoj,
vekiĝas ankaŭ pri niaj plenumendaj respondecoj, kaj decide reagi por nuligo de nukleaj
armiloj kaj realigo de mondpaco. Tiu ĉi decida volo, akorda al la deziroj de ĉiuj militaj
viktimoj kaj multaj homoj de la mondo en komuna momento, kovras la teron kiel harmonio.
La ĉefa tono de la harmonio estas la voĉo de hibakuŝoj "Neniu alia suferu, kiel ni spertis",
kaj fundamento de ĉiuj religioj kaj leĝoj "Neniam mortigu homon". Nia devo al estontaj
generacioj estas certigo de vero, de la aksiomo aparte "Neniam mortigu infanojn" la plej urĝa
super ĉiuj regnoj kaj religioj. La Konsilo de La Internacia Justica Kortumo pubrikigita antaŭ
naŭ jaroj estas grava ŝtupo, kaj la Japana Konstitucio entenanta la aksiomon porĉiam kiel
volon de la suverena regno, estas vojmontrilo por la mondo en la 21-a jarcento.
Sed, la revizia konferenco de Nuklea Ne-Plimultiga Traktato (NPT) diskutita en lasta majo
evidentigis fakton, ke Usono, Rusio, Britio, Francio, Hindio, Pakistano, Norda Koreio, kaj
kelkaj aliaj registaroj, kiuj derizas ekhavi nukleajn armilojn, ignoras la plej multajn
voĉojn de popoloj kaj registaroj en la mondo, kaj endanĝerigas la homaron al pereo.
Surbaze de la dogmo "Potenco estas justeco" tiuj ĉi registaroj formas kvazaŭ "neklean
klubon", kies membrokarto estas nukleaj armiloj, kaj per amaskomunikiloj ili ripetadis
falsajn sorĉvortojn "Nukleaj armiloj gardos vin." Rezulte, kun neniaj refutaj rimedoj, multaj
civitanoj de la mondo devis kredi, ke "Ni povas fari nenion". Ankaŭ ĉe Uniĝintaj Nacioj,
membroj de nuklea klubo uzas egoisme vetorajton por enfermi voĉojn de la plimulto de la mondo.
Por ŝangi tiun ĉi realon, Monda Konferenco de Urbestroj por Paco kun pli ol 1080
membro-urboj, nun malfermas la 6-an Ĝeneralan Konferencon en Hirosima, kie ni revizias la
Urĝan Kampanjon por Nuligo de Nukleaj Armiloj alprenitan antaŭ du jaroj. La ĉefa celo estas
pretigi laborplanon por disvolviĝo de kunlaboraj rondoj de la Usona Konferenco de Urbestroj,
la Europa Parlamento, Internacia Kuracistaro por Preventi Nuklean Militon (IPPNW) kaj aliaj
internaciaj NGO-j, organizoj kaj individuoj, kaj kuraĝigi ĉiujn mondajn civitanojn vekiĝi pri
sia respondeco en krizo, kvazaŭ "estonteco de la mondo dependas nur de siaj ŝultroj" kaj kun
nove decida volo agadi cele al nuligo de nukleaj armiloj.
Unue por reflektigi al UN la voĉojn de la plejmulto, ni proponos ke la Unua Komitato de UN ĉe
la Ĝenerala Asembleo okazigota en oktobro fondu specialan komitaton por efektivigi kaj
konservi mondon sen nukleaj armiloj, ĉar la Konferenco por Redukti Armilojn en Genevo kaj la
Revizia Konferenco de NPT en Nov-Jorko ambaŭ fiaskis pro "interkonsenta regulo", per kiu ĉiu
registaro havis vetorajton.
Due ni ekspektas, ke la Ĝenerala Asembleo akceptu la rekomendon de la speciala komitato kaj
ĝis la jaro 2010 decidu precizajn ŝtupojn por forigi nukleajn armilojn ĝis 2020.
Dume ni deklaras la 369 tagojn ekde hodiaŭ ĝis la 9a, aŭgusto, 2006, kiel "Jaron de heredo,
vekiĝo kaj decido". Dum la Jaro, la Monda Konferenco de Urbestroj por Paco kunlaborante kun
regnoj, NGO-j kaj multaj mondaj popoloj, disvolvos diversajn kampanjojn por forigo de nukleaj
armiloj en multaj urboj tra la mondo.
Ni ekspektas la Japanan registaron respekti la voĉojn de la mondaj urboj kaj ellabori ĉe la
Unua Komitato kaj la Ĝenerala Asembleo por forigo de nukleaj armiloj per majoritata regulo.
Plue ni postulas, ke la Japana registaro liveros varman humanecan subtenon laŭ la bezonoj de
maljunaj hibakuŝoj, inkluzive tiujn, kiuj loĝas ekster Japanio aŭ estis senŝirmaj sub la
nigra pluvo.
Hodiaŭ, ĉe la 60-a datreveno de la atombombiĝo, ni recertigas humile nian respondecon por la
deklaro "la kulpon ni neniel ripetas!" kaj ni kondolencas sincere al la animoj de ĉiuj
viktimoj.
"Pacon al viaj cindroj, ĉar la kulpon ni neniel ripetas!"
La 6an, aŭgusto, 2005
Akiba Tadatosi
Urbestro de Hirosima
(trad. Nagano Yosiaki)

Deklaro por Paco 2004

Deklaro por Paco 2004-08-06
AKIBA Tadatosi Estro de urbo Hirosima
59 jaroj pasis de aŭgusto la sesa perfekte detruita tiom ke oni diris "vegetalo ne ĝermos
dum 75 jaroj.” Kadavroj eĉ nun portantaj tiamajn dolorojn, homoj forpasintaj de la mondo
postlasante siajn parencojn kaj pensojn al estonto, nun ree, revenas en Ninosima, kaj akuzas
pri malhumaneco de atombombo kaj malbeleco de milito.
Bedaŭrinde homaro ankoraŭ ne havas fidelan vortotrezoron priskribi la terurajn scenojn nek
imagpovon ŝtopi la mankon. Kaj la plejparto el ni perdas sian tempon senfare fluigate en
tempa fluo, racio antaŭvidi estontecon nebulas, kaj ignoras kuraĝan minoritaton.
Sekve egoismo de Usono atingas la limon. Usono neglektante leĝon de la Unuiĝintaj Nacioj,
rekomencas esploron pri malgranda armilo Nuklea. Kaj ĉeno de perforto kaj venĝo en la mondo
ne finiĝas. Dependo al teroro amplifikanta perforton, kaj kontakto pri senfrukta "asekuro de
nuklea armilo" laŭ Norda Koreio, simbolas fluon de periodo.
Ni devas rekoni tiun krizon de homaro en kunteksto de homara historio. La venonta jaro estas
60 jaroj post atombombitiĝo kiam cirkulado kiun homa socio kaj naturo teksos, revenas al
startpunkto. Nun ni homaro devas semi esperon dum ĉi tiu unu jaro.
Por ĉi tiu, kune kun Konsilio de Pacurbestroj de 109 provincoj kaj 611 urboj, Urbo Hirosima
deklaras fari unu jaron ekde hodiaŭ ĝis aŭgusto la naŭa en la sekvanta jaro, "Unu jaro de
memoro kaj ago por krei mondon sen nuklea armilo".
Nia celo estas neniigi tutajn nukleajn armilojn antaŭ 2020a jaro, 75a jaro post
atombombitiĝo. Tiutempe, vivo de espero reviviĝas sur "senvegetala" tero.
Semo, kiun ni semas nun, ĝermas en majo de 2005a jaro. Ĉar urboj, civitanoj, ne-registaraj
organizoj (NGO) en la mondo, disetendas "urĝan movon por neniigi nukleajn armilojn" ke
Reekzamena Konferenco de Nuklea neetendiĝa Pakto de UNo en Novjorko akceptu agprogramon kun
mezvoja celo aranĝi Pakton malpermesi Nuklean Armilon antaŭ 2010a jaro kun celo de 2020a jaro.
Kaj nun, subteno al ĉi tiu urĝan movo estas grandiĝanta je multaj lokoj en la mondo. Eŭropa
Parlamento en superforta nombro je februaro ĉi jare, Asembleo de TutUsonaj Urbestroj de 1183
urboj unuvoĉe je junio, akceptis rezolucion subteni la urĝan movon.
Sekvante la Asembleo de TutUsonaj Urbestroj, laŭ homama vidpunkto Prundentaj Usonaj Civitanoj
estu ĉefa fluo subtenanta “urĝan movon por neniigi nukleajn armilojn”, kaj plenumu
respondecon neniigi nukleajn armilojn kiel nur unu suergranda regno, ni esperas.
Ni komunikas atestojn de atombombitoj al la mondo por ke precipe juna generacio komprenu pri
malhumaneco de nuklea armilo kaj mizereco de milito kaj klopodas popularigi "Hiosima-Nagasaki
Kurson”, kaj en ĉi tiu unu jaro, disetendas projekton en kiu matura generacio legas spertojn
de atombombitoj al juna gereracio.
La Japana Registaro, kiel nia delegacio, devas protekti Packonstitucion fierindan en la
mondo, kaj devas korekti tendencon akceptantan militon kaj nuklean armilon. Kaj kiel
respondeco de nur unu atombombita regno, komplete subtenu urĝan movon de la konsilio de la
pacurbestoj, kaj estu ĉefo por neniigi nukleajn armilojn, kaj faru grandan rulondon, ni forte
postulas. Kaj ni postulas plenigi varman projekton asisti maljuniĝintajn atombombitojn en
fremdlandoj kaj aero de nigra pluvo.
Por fari la venontan unu jaron 60 jaroj post la atombombitiĝo, al jaro de espero neniigi
nukleajn armilojn, hodiaŭ ni ĵuras agon kun ĉiuj fortoj elvokante memoron de Hirosima
Nagasaki, kaj kondolencas tutajn viktimojn de la atombomboj.
(trad. Yosida Tadao)

全3ページ

[1] [2] [3]

[ 次のページ ]


.
ひろしまエスペラント会
ひろしまエスペラント会
非公開 / 非公開
人気度
Yahoo!ブログヘルプ - ブログ人気度について
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31

標準グループ

登録されていません

検索 検索

過去の記事一覧

スマートフォンで見る

モバイル版Yahoo!ブログにアクセス!

スマートフォン版Yahoo!ブログにアクセス!

Yahoo!からのお知らせ

よしもとブログランキング

もっと見る

[PR]お得情報

数量限定!イオンおまとめ企画
「無料お試しクーポン」か
「値引きクーポン」が必ず当たる!
CMで話題のふるさと納税サイトさとふる
毎日お礼品ランキング更新中!
2019年のふるさと納税は≪12/31まで≫

その他のキャンペーン


プライバシー -  利用規約 -  メディアステートメント -  ガイドライン -  順守事項 -  ご意見・ご要望 -  ヘルプ・お問い合わせ

Copyright (C) 2019 Yahoo Japan Corporation. All Rights Reserved.

みんなの更新記事