|
129
Paco komenciĝas en la hejmo. Tio fariĝas ĉiutage, en onia maniero esti kaj rilati al siaj edzo aŭ edzino, gefiloj, geamikoj, genajbaroj, laborgeskipanoj, gemastroj aŭ gedungitoj. Paco estas respekti la alian, respektante sin mem. Tial mi pensas, ke la artikoloj 9a kaj 24a de la Japana Konstitucio kompletigas unu la alian.
La 24a artikolo, rilate geedzecon, devigas respekti individuan dignon kaj la principon de la esenca egaleco de ambaŭ seksoj. La aplikado de tiu postulo konsistigas bonan komencon por harmonia vivo, en kiu oni klopodos solvi problemojn kaj konfliktojn surbaze de reciproka respekto.
La 9a artikolo reeĥas tiun sintenon. Ĝi devigas rezigni militon kaj ĝiajn armilojn. Tiel, por solvi konfliktojn, ni serĉu rimedojn pacajn kaj respektoplenajn por la aliulo.
Paca solvado de konfliktoj, hejme, oficeje, inter najbaroj aŭ landoj, atingeblas kaj dezirindas. Gratulon al Japanujo, kiu, en sia Konstitucio, defendas tiajn principojn.
129
平和は、家庭に始まります。日常生活の中での夫と妻、子ども、友人、隣人、職場の同僚・事業主・雇用者などとの在りようにも関わってきます。平和とは他者と自分自身とに敬意をもつことです。私は日本国憲法の9条と24条とはそのように補完し合っていると思います。
24条では夫婦関係において相互に個人として尊敬しあうこと、両性の基本的平等をうたっています。平等が調和のとれた生活の始まりであり、そうであってこそ、お互いに敬意を持って問題や紛争の解決に努力をすることができるのです。
9条は私たちの態度の規範です。戦争と武器を放棄するというのです。紛争を解決するために私たちは平和的かつ相手への敬意をもって方法の限りを尽くさねばなりません。
紛争の平和的解決は、家庭・職場・近隣・国家間で願いつづけられてきました。日本がその原則を憲法に実現し守っているのはすばらしいことです
|